
La 6an kaj 7an de marto 2009 okazis en Havano la Unua Jarkunveno de KEA kaj la 26ª laborkunsido de la nacia komitato kiu arigis en la ĉefurba sidejo 40 geesperantistojn el diversaj regionoj de la insulo, precipe aktivulojn, estraranojn de KEA- filioj kaj komitatanojn.
La komitataj laborkunsidoj konsistigas tradician renkontiĝon kie la komitatanoj kaj reprezentantoj el diversaj regionoj pritraktas la jarraporton de la antaŭa jaro, analizas la financan situacion kaj elpensas novajn agadojn, planas taskojn kaj renkontiĝojn de la nova laborjaro.
Ĉi-foje oni antaŭplanis tutlandan kongreson kiu estis anstataŭita de jarkunveno kie la membraro havis la eblecon partopreni la komitatajn laborsesiojn kaj ĝui aliajn programerojn kulturklerigajn.
La ĉefa temo de la jarkunveno estis Esperanto en Kubo: nuntempo kaj perspektivoj. Oni realigis forumon Estonteco kie la ĉefa temo estis la 95ª Universala Kongreso okazonta en julio 2010 en Havano. Aliaj programeroj estis seminario pri esperanta gramatiko, prelegoj pri movadaj kaj kulturklerigaj temoj, filmoprezentado kun Gerda Malaperis kaj kultura vespero de infanaj kantoj kaj rakontoj, gitarludado kaj esperanta kvizo.
La fermo de la jarkunveno okazis sabate posttagmeze fine de la komitata laborsesio kie oni decidis interalie: festi la 30an datrevenon de KEA kaj Ago-Tagon de Esperanto la 16an de junio 2009; okazigi renkontiĝojn regionajn en la provincoj Cienfuegos, Sancti Spiritus, Camaguey kaj Granma; okazigi la tradician metiejon Zamenhof en la provinco Guantánamo en decembro; funkciigi la lokan kongresan komitaton de la 95a UK, kaj aliaj.
Sonmaterialoj de la jarkunveno troveblas en la esperanto-programoj de Radio Havano Kubo en la retejo www.ameriko.org
raportis:m.gutiérrez