Kuba Esperanto-Asocio (KEA) estas Ne Registara Organizaĵo, neprofitcela, kreita la 16an de junio 1979, kun jura personeco kaj propraĵo, kies laborlingvo estas Esperanto, difinita en ties Fundamento de Esperanto kaj la internacia uzo kontrolita de la Akademio de Esperanto.
La rilatorgano de la Asocio estas la Ministerio de Kulturo, dum kunlaboraj agoj kaj kunordigo okazas pere de la Kuba Instituto de Libro.
La sidejo de la Asocio situas en la strato Vista Alegre 264, inter José de la Luz Caballero kaj Juan Bruno Zayas, municipo Diez de Octubre, urbo La Habana.
La celoj de la Asocio difinitaj en ties Statuto estas:
- Diskonigi la uzon de la internacia lingvo Esperanto en ĉiuj agoj homaj.
- Garantii instruadon, disvastigon kaj uzon de la lingvo.
- Faciligi la spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen distingo de nacieco, raso, sekso, religio, ideologio aŭ lingvo.
- Kreskigi inter la membraro solidarecon kaj evoluigi inter ili komprenemon kaj estimon al aliaj popoloj.
- Diskonigi la kulturon kaj realon de la lando en ties diversaj manifestacioj kaj instigi kulturan interŝanĝon kun aliaj popoloj.
Kuba Esperanto-Asocio posedas Nacian Komitaton kiu konsistigas la superan regorganon kaj ĝin formas la prezidantoj de la provincaj filioj tra la tuta lando, plus komitatanoj elektitaj de la Ĝeneralaj Asembleoj de membroj. Estas plenrajtaj membroj de tiu Komitato, la Nacia Estraro, kiu efektivigas la funkcipovan estradon kaj ĝin formas sep membroj elektitaj de la Nacia Komitato, kiu plenkunsidas jare kaj elektiĝas ĉiun trian jaron.
Prezidanto: Julián Hernández Angulo.
MEMBRECO
Povas membri en Kuba Esperanto-Asocio ĉiuj kubaj civitanoj pli ol 14-jaraj, samkiel eksterlandanoj rezidantaj en Kubo, kiuj pagas aliĝon jaran kaj akceptas la kondiĉojn establitajn en la Statuto.
Se vi volas membri en la Asocio, vizitu la Nacian Sidejon en la adreso supre menciita; povas informiĝi telefone aŭ per retpoŝto de lundo ĝis vendredo. Laborhoro: 13.30 -19.00
Estante membro de la asocio vi povas studi kaj plibonigi la lingvan nivelon; partopreni la diversajn aranĝojn organizatajn de la asocio, eventojn, kongresojn, kursojn kaj aliajn kulturklerigajn aktivecojn; kunlabori aktive en la organizaj taskoj; elekti kaj esti elektita, prezenti iniciatojn, proponojn, informiĝi kaj ĝui la servojn de la asocio.
Kontaktu nin!
Telefonnumero: (537) 640 44 84
Email: info@esperanto.co.cu