Kie kaj kiel lerni?

Kuba Esperanto-asocio organizas regulajn kursojn en ĉiu provinco kie ekzistaj filioj aŭ organizitaj grupoj, kaj per korespondado, por personoj kiuj preferas tiun ĉi specan kurson.

En la nacia sidejo de Havano, la asocio organizas seminariojn, konferencojn, metiejojn kaj alispecajn kunvenojn kiujn partoprenas landaj kaj eksterlandaj asocianoj aŭ vizitantoj.

Se vin interesas plibonigi vian lingvan nivelon, informiĝu ĉe la nacia sidejo de Havano aŭ en via teritorio. La filioj aŭ grupoj kiuj ofertas kursojn, krom Havano, estas:

Cienfuegos, Sancti Spiritus, Camaguey, Granma, Santiago de Cuba kaj Guantánamo. Se vi loĝas en alia provinco kie ne ekzistas grupo aŭ filio, jen alia ebleco: per koresponda kurso. Ĝi estas kurso praktika por personoj kiuj ne povas ĉeesti regulan kurson.

Ĉe la reto ankaŭ ekzistas pluraj kursoj por lerni kaj plibonigi la lingvan nivelon. El ili ni rekomendas la kurson LERNU ĉe: www.lernu.net

Informojn pri kursoj vi povas peti per telefonalvoko al la nacia sidejo de KEA aŭ skribante al: info@esperanto.co.cu

telefono: 640 4484