La Fundamento de la internacia lingvo Esperanto estis publikigita en Varsovio 1887 de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto. La ideo pri internacia lingvo planita, kun la celo roli kiel dua helplingvo kaj ne anstataŭi la naciajn lingvojn esti ne nova ideo, sed Zamenhof rimarkis ke tiaspeca lingvo devus evolui per kolektiva uzo. Tial li decidis proponi Fundamenton surbaze de minimuma gramatiko kaj vortaro.
Nuntempe, la lingvo Esperanto estas komplete evoluinta kaj disponas pri komunumo de parolantoj tra la tuta mondo kaj lingvaj rimedoj kompletaj. Multaj ideoj de Zamenhof naskiĝis eĉ antaŭ la ideoj de la fondinto de la moderna lingvistiko, la strukturisto Ferdinand de Saussure, kies frato René parolis Esperanton.
Esperanto estas lingvo parolata kaj skribata. Ĝia vortaro devenas esence de okcidenteŭropaj lingvoj dum ties sintakso kaj morfologio evidentigas fortan slavan influon. Morfemoj de Esperanto estas senŝanĝaj kaj eblas krei preskaŭ senlimajn kombinojn por formi vortojn tiel ke la lingvo havas tre komunajn ecojn kun izoligaj lingvoj kiel la ĉina, dum la interna strukturo de la vortoj havas komunajn ecojn kun aglutinaj lingvoj kiel turka, svahila kaj japana.
Pliajn informojn pri Esperanto nutempe vi trovos en la retejo de Universala Esperanto-asocio en pluraj lingvoj: http://www.uea.org/.
Esperanto en Kubo
Esperanto alvenis en Kubon komence de la dudeka jarcento kaj inter la ĉefaj disvantigantoj de Esperanto en la insulo estas doktoro Fernando Ortiz, elstara kuba intelektulo. Dum la unuaj jaroj de tiu jarcento oni fondis kelkajn societojn por propagando de Esperanto en la urboj Santiago de Cuba, oriente de la insulo kaj sekve en Havano, aperigis artikolojn kaj revuojn, sed ilia vivo daŭris mallonge; la ĉefa aktivado okazis pere de unuopuloj tute izole tra diversaj partoj de la insulo.
Nur la 16an de junio 1979 estis oficiale fondita la nuna Kuba Esperanto-Asocio kiu, post kelkjara agado informa kaj instrua, aliĝis al Universala Esperanto-Asocio en la jaro 1983.
La agado de KEA kunordige kun diversaj institucioj edukaj kaj kulturaj ebligis la konstantan oferton de kursoj en lernejoj kaj bibliotektoj tra la tuta lando, partopreno en ekspozicioj, librofoiroj, prilingvaj eventoj kiel EXPOLINGUA kaj publikigo de libroj flanke de la kuba eldonejo en Fremdaj Lingvoj José Martí. Interalie, oni eldonis la librojn La historio absolvos min ( historia dokumento) de Fidel Castro; Kuba ŝtata organizo de Domingo García kaj rakontoj porinfanaj La ora aĝo de José Marti.
Aliaj gravaj momentoj de la landa asocio KEA estis la propono pri radioelsendoj kiuj sukcese komenciĝis la 11an de septembro 1988 en la internacia radiostacio Radio Havano Kubo; diversaj internaciaj eventoj organizitaj en la insulo kiel la iberoamerika konferenco Esperanto 88, la 75ª Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Havano 1990, la 6ª TutAmerika Kongreso de Esperanto en 2004 kaj aliaj kongresoj landaj, seminarioj kaj teknikaj konferencoj.
Nuntempe, Kubo sin preparas por bonvenigi en Havano 2010 la 95an Universalan Kongreson de Esperanto, la plej granda evento de la jaro kiu arigas la internacian esperantistaron dum tutsemajna festivalo de la internacia esperanto-movado.