Sur la paĝaro vi trovos ĉiujn gravajn informojn rilate al Esperanto, rilate al KEA (Kuba-Esperanto-Asocio) kaj Kubo. Se vi estas kubano aŭ eksterlandano kiu vivas en Kubo ni petas vin aliĝi, subteni kaj kunlabori kun ni, se vi venas de eksterlando ni petas vin helpi al nia movado finance, morale kaj per kontaktoj kaj uzo de Esperanto. Venu kaj vizitu nin, vizitu la Esperanto-grupojn de Kubo, vizitu nian belan kariban insularon. Ĝi estas unu el la plej allogaj kaj riĉaj landoj en la kontinento kaj ankaŭ tutmonde pro ĝiaj homoj, kulturo, naturo kaj historio.
Amikeme
La teamo de KEA.