De la 6ª ĝia la 12ª de septembro vizitis Kubon, sro. Clay Magalhaes. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA okaze de la preparlaboroj por la 95ª UK en Havano 2010.
Laŭ streĉa laborprogramo preparita de la kuba LKK prezidita de Julián Hernández, ankaŭ prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio, sro. Magalhaes kunsidis kun la vicministro de kulturo, Fernando Rojas kiu esprimis la volon kaj subtenon de la insulo por sukcesigi la kongreson en Havano.
Aliaj kunsidoj okazis kun reprezentantoj de ministerio de turismo, la Palaco de Kongresoj, kiun li vizitis dufoje, kaj flugkompanioj Cubana kaj Copa Airlines.
Kiel parto de sia programo Clay havis la okazon viziti la sidejojn de la 66ª IJK kaj 43ª ILEI konferenco, respektive, la ĉemaran kampadejon Los Cocos en Santa Cruz, je 45 km oriente de Havano kaj la hotelon Canimao, en Matanzas, je 90 km de Havano survoje al la bela banloko Varadero.
Li ankaŭ renkontiĝis kun grupo da helpontoj por la UK kaj membroj de LKK en la sidejo de KEA, kiuj bonvenigis lin kaj okazigis vesperan kulturan programon.
Vendrede okazis Gazetara Konferenco kiun partoprenis ĵurnalistoj de gravaj gazetoj, periodaĵoj kaj radiostacioj de Havano. Li estis intervjuita por la hispana kaj portugallingva servoj de Radio Havano Kubo. Ankaŭ por la Esperanto-redakcio.
Resume, la kubaj esperantistoj restis tre kontentaj pri la vizito de la KKS kaj sin preparas por sukcesa kongreso en la kuba ĉefurbo. Inter la programeroj por sinpreparado, ekos tri kursoj por progresantoj jen lingva jen faka surbaze de la bezonataj taskoj por la teamo de helpantoj dum UK.
La membroj de LKK estas:
Prezidanto kaj kultura programo: Julián Hernández Angulo.
Vicprezidanto, ekskursoj kaj loĝiga servo: Alberto Rodriguez Pineda
Sekretario, helpantoj: Alberto Fernández-Calienes.
Kasisto kaj Gazetara Servo: Maritza Gutierrez González
Kleriga kaj faka programo: Niurka Alonso
Kongresa Kuriero: Norberto Díaz Guevara
ILEI-Konferenco: Marta Alonso Gutiérrez
Movada Foiro, Infana Kongreseto: Albania Duthil Alvarez