Respubliko Kubo estas insularo en okcidenta Karibio ĉe la enirejo al la Meksika Golfo, kiu konsistas el ĉirkaŭ 4 195 rifoj kaj insuletoj inter kiuj, la dua pli granda estas Insulo de Junularo. Situanta je distanco de 140 km de Bahamoj, 146 km de Jamajko, 180 km de Florido kaj 210 km el Cancún, Meksiko, insulo Kubo estas la plej granda el la tuta insularo kaj la plej granda el la Antiloj.
Kiam Kristoforo Kolumbo alvenis en 1492, en sia unua vojaĝo kiu signis la eltrovon por eŭropanoj de Nova Mondo, la kubaj praloĝantoj, ĝuis la strandojn, freŝajn riverojn, birdokantojn kaj aparte, unu el la plej grandan trezoron de la insulo, tabakon.
En Kubo ekzistas proksimume 900 specioj de fiŝoj, 300 specioj de birdoj kaj miloj da moluskoj kaj insektoj. Neniu estas danĝera por la homoj. Pli ol 300 strandoj el fajne blankaj sabloj kaj travideble lazuraj akvoj privilegias la tutan insularon.
Lando kun vasta kultura kaj natura heredaĵo, Kubo ebligas spacon al ĉiu vizitanto deziranta konatiĝi kun la kutimoj kaj vivo de ĝia popolo. Enormaj naturaj kaj homaj trezoroj ekzistas en tiu ĉi fascina Kariba insulo.
La identeco de kubanoj povas sentiĝi ie ajn per la singulareco de ĉiu insula regiono, kio tutcerte estas la plej pitoreska allogo por vizitantoj. Dum konatiĝo kun la realaĵoj de la insulo, sub partoprena perspektivo, vizitantoj kaj lokuloj dividas la kulturan kaj socian vivon de la lando.