Oficiala nomo: Respubliko Kubo. Ĉefurbo: Havano (2 400 000 loĝantoj).
Lokita ĉe la enirejo al la Meksika Golfo, meze de la Kariba Maro, Respubliko Kubo estas fakte insularo konsistigita de insuloj Kubo, Junulara Insulo (konsiderata speciala municipo) kaj 4 195 insuletoj kaj rifoj, kiuj sume formas surfacon de 110 992 km2. La plej proksimaj landoj estas Haitio, Usono, Jamajko kaj Meksiko.
Oficiala lingvo: Hispana. Ĝi estas la sola lingvo parolata tutlande.
Surfaco: 110,992 km2.
Loĝantaro: 11 200 000 loĝantoj (denseco po km2: 101 loĝantoj). La deveno de la loĝantaro estas 60% hispana, 22% mulatoj kaj mestizoj, 11% afrika kaj 1% ĉina.
Politik-administra divido: 14 provincoj (Pinar del Río, La Habana, Ciudad de La Habana, Matanzas, Cienfuegos, Villa Clara, Sancti-Spíritus, Ciego de Ávila, Camagüey, Las Tunas, Holguín, Granma, Santiago de Cuba kaj Guantánamo) plus speciala municipo (Isla de la Juventud, antaŭe Isla de Pinos).
Nacia festotago: 26-a de julio.
Religio: 47% katolikoj, 4% protestantoj, 2% afrokubaj kredoj (santerio).
Politika sistemo: Socialisma Respubliko. Ŝtatestro: Raúl Castro Ruz
Klimato. Tropika kun averaĝa temperaturo de 25º C. En la somera (pluva) sezono la averaĝa temperaturo estas 27º C, (humideco 81%) dum en la vintra (seka) sezono ĝi estas 22º C (humideco 79%).
Loka tempo. UTC-5. De aprilo ĝis oktobro UTC-4.
Mono. Kuba peso (CUP) kaj Kuba konvertebla peso (CUC). Rekomendindas kunporti eŭrojn aŭ aliajn internacie ŝanĝeblajn valutojn, ne alporti usonajn dolarojn (USD) ĉar ekzistas aldona imposto je 10% kiam oni ŝanĝas ilin. Eblas pagi rekte en eŭroj (EUR) en kelkaj turismejoj kiel Varadero, Cayo Largo, Jardines del Rey, strando Santa Lucía en Camagüey, strando Covarrubias en Las Tunas kaj en la strandoj de Holguín (Guardalavaca, Don Lino, Esmeralda, Pesquero).
Monŝanĝo. Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en flughavenoj, bankoj, monŝanĝejoj (Casa de Cambio, CADECA, S.A.) kaj en hoteloj (ĉi-laste je ne tre favora kurzo) kaj same eblas reŝanĝi ilin je la fino de la restado en la lando. Kurzo varias proksimume simile al kurzo inter eŭro kaj dolaro. Funkcias aŭtomatoj en gravaj urboj por akiri konverteblajn kubajn pesojn (CUC)
Kreditkartoj. Akcepteblas kreditkartoj Visa kaj MasterCard nur se ili ne estis emisiitaj de Usonaj bankoj aŭ ties filioj.
Elektro. 110 V, 60 Hz, kontaktiloj plataj kaj dupolusaj. En pluraj hoteloj troviĝas ankaŭ kon¬tak¬tilingoj por 220 V. Bv. mem alporti adaptilon.
Doganreguloj. La doganrilataj leĝoj malpermesas la importon de pornografio, narkotaĵoj, bestoj kaj pafiloj, malgraŭ tio ke tiuj ĉi lastaj akcepteblas se temas pri ĉaspafiloj uzotaj por sporta ĉasado aprobitaj de la instanco respondeca pri tiu turisma varianto. Estas permesate eksporto de artaĵoj, antikvaĵoj kaj aliaj kulturaj valoroj leĝe protektitaj, pere de koncerna dokumento de kompetentaj institucioj kaj rajtigita per aĉetkvitanco. La maksimuma valoro de aliaj eksportotaj varoj estas USD 1000.00; ĉe manfaritaĵoj oni ne bezonas prezenti dokumentojn por ĝia eksporto.
Flughavena imposto. La flughavena imposto en ĉiuj Kubaj internaciaj flughavenoj estas CUC 25.00.
Sanreguloj. Oni postulas Internacian Vakcinan Atestilon nur al vizitantoj el landoj kie flava febro aŭ ĥolero estas endemiaj aŭ kiuj estis deklaritaj de Internacia Sanorganizo infektozonoj. Estas malpermesate importo de produktoj el besta aŭ vegetaĵa origino.
Vestaĵoj. Someraj, prefere kotonaj vestaĵoj kaj leĝeraj ĵakoj por la vesperoj. La salonoj de la Kongresa Palaco de Havano estas klimatizitaj kaj rekomendindas leĝeraj ĵaketoj por uzi dum la laborsesioj. Ne forgesu faldeblan pluvombrelon, sunkremon.
Sekureco. Kubo estas tre sekura lando kaj la homoj estas ege afablaj kaj helpemaj. Tamen, en Havano, kiel en ĉiuj grandaj urboj, necesas singardemo pri mono kaj havaĵoj.
Medikamentoj. Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.
Telefonado. Kubo +53, Havano 7. Por voki eksterlanden de Havano: 119. Ĉiuj poŝtelefonoj en Kubo atingeblas per +53 5 kaj koncerna numero. Por voki eksterlanden el poŝtelefonoj: 00.
Vizo de turistoj por Kubo: Vojaĝantoj kiel turistoj (kongresanoj) devas posedi karton aŭ turistan vizon, akireblan en la kubaj konsulejoj, en vojaĝagentejoj aŭ flugkompanioj. La turista karto validas por unufoja eniro kaj restado en Kubo por 30 tagoj ekde la alvendato. Eblas facile plilongigi ĝin por aliaj 30 tagoj. Dezirantoj plilongigi sian turistan vizon povas tion fari en la Direkcio pri Migrado situanta en strato 20, inter 3ª kaj 5ª avenuoj, Miramar, Havano. Pagendas 25 CUC per fisko-markoj akireblaj ĉe kiu ajn filio de la Banko de Kredito kaj Komerco (BANDEC).
Aliaj vizoj: Vojaĝontoj por negocoj, studoj, ĵurnalistoj en laborfunkcioj aŭ por longdaŭraj restadoj devas peti vizon en la kuba ambasadejo aŭ konsulejo de sia lando.
Bezonataj dokumentoj: Ĉiuj vojaĝontoj devas posedi pasporton validan minimume 6 monatojn antaŭ la alvendato.