Kongresaj eventoj en Kubo

Alia internacia evento okazonta nialande de la 11ª ĝis 17ª de julio estas la 43-a ILEI-konferenco kiu arigos proksimume sesdekon da geinstruistoj de esperanto.
La konferenco okazos en la najbara provinco Matanzas en la hotelo Canimao, situanta ĉe bela regiono rande de la rivero Canimar kaj la konferenca temo estas “Edukado por interkultura proksimiĝo”.

Kune kun la ILEI-konferenco, en la sama konferencejo okazos seminario por trejnado de geinstruistoj aŭspiciata de la porinstruista organizaĵo, tio estas, ILEI, UEA kaj aparte ties Amerika Komisiono por emfazi trejnadon de latinamerikanoj kaj kubaj geinstruistoj, esenca agado de ILEI kaj UEA.

Nia Esperanto-redakcio invitas vin partopreni la ILEI-konferencon en Kubo, tuj antau la 95ª Universala Kongreso de Esperanto ĉi-somere.
Okaze de la 95ª Universala Kongreso de Esperanto ĉi-somere en Kubo, ni invitas vin skribi al viziti niajn retpaĝon ĉe www.radiohc.cu/esperanto
Ankaŭ la retpaĝon de kuba esperanto-asocio ĉe www.esperanto.cult.cu aŭ ĉe www.esperanto-cuba.org
Por enketi pri malmultekostaj loĝeblecoj, ankaŭ eblas informiĝi ĉe la turisma fako de KEA, nur limigita nombro da spacoj estas disponeblaj, do, kontaktu nin ĉe: info@esperanto.co.cu