EDUKADO POR KULTURA PROKSIMIĜO

Unua Bulteno: 43a Konferenco de ILEI:
Neforgesebla semajno atendas vin en Kubo
Kiu memoras la juvelan konferencon de Hanabanilja en 1990 certe strebos partopreni la sekvan
ILEI-konferencon en 2010! Kiu ne memoras, partoprenu ĉiuokaze por ke ni kune konstruu tian
estontecon kian ni sopiras!
Konferenca urbo:
Matanzas
Konferencaj datoj:
Julio 11 (dimanĉo)
ĝis julio 17 (sabato), 2010
Konferenca temo:
Edukado por kultura proksimiĝo
La konferencejo estos la hotelo Canimao, kiu provizos la loĝigon kaj manĝojn por la
konferencanoj, kaj disponigos konvenajn salonojn por praktike ĉiuj eroj de la programo.
Eventuala simpozio plej verŝajne okazos en universitato en promen-distanco de la hotelo.
Fotoj de la konferencejo estas afiŝitaj en nia retejo (www.ilei.info). La konferenca oferto
inkluzivos transporton de Havano (de la flughaveno aŭ la urbo), kiun la hotelo provizos per
minibusoj aŭ similaj veturiloj, sed konferencanoj devas klare antaŭanonci siajn flugojn kaj
alven-horojn, aŭ siajn akcepto-dezirojn. La reira transporto al la UK post la konferenco estos
laŭplane per komuna buso.
La konferenca temo spegulas tiun proklamitan ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. 2010 estos la
Jaro de Kultura Proksimiĝo.
La programo havos tri esencajn elementojn: faka, labora kaj distra – el kiu ĉefrolos la faka. Ili
ja estos realigataj, tiel ke ĉiuj tri fadenoj povos en ekvilibro disvolviĝi.
Faka programo:
Tio dependos grandparte de la ĉeestantaj fakuloj, kaj antaŭvideble havos pli modestan gamon
kaj bunton ol en lastaj jaroj. Tamen, ni strebos al kiel eble plej alta kvalito, kun limigo de la
kvanto da paralelaj programeroj. Ĉiutage ĉiuj konferencanoj havos eblon kunveni por unu
komuna faka aranĝo – panel-diskuto, forumo, grup-laborado aŭ similo.
Labora programo:
La komitato kunsidos komence de la konferenco, aŭdos raportojn kaj starigos publikajn laborgrupojn.
La komisiono pri universitata/scienca agado kaj la lerneja komisiono certe okazigos
laborrondojn, eventuale ankaŭ aliaj komisionoj (terminologio, ekzamenoj…) faros similon. Tie
eblos aŭdi pri la faritaj laboroj, kurantaj projektoj kaj estontaj planoj kaj kontribui al miniprojekto
elektita por kuna plenumo dum la konferencaj tagoj. Ĉiutage unufoje okazos paralelaj
kunsidoj, tiel ke ĉiu povu elekti kampon pri kiu kontribui kaj kunlabori. Eventuale ni oferos
unu fakan prezentaĵon paralele kun tiuj laborgrupoj, por tiuj, kiuj nepre volas nur fakumi! Ni
starigos (almenaŭ) unu dum-konferencan komisionon – pri komunikado – kun la tasko pretigi
gazetarajn komunikojn pri la konferenco kaj por liveri poste tekstojn kaj fotojn al IPR, revuo
Esperanto kaj aliaj gazetoj, radio-stacioj kaj hejmpaĝoj. Fine de la semajno la komitato
kunsidos denove por aŭdi rezultojn de la laborgrupoj kaj plani la pluirajn laborojn.
Distra programo:
Ni inkluzivas en la konferenca oferto du ekskursojn, unu tuttagan al la plaĝo Varadero, kaj
duontagan pli proksime. La hotelo kompreneble pretas rekomendi aliajn eblojn por unuopaj
konferencanoj. Ni decidis koncentri la komunan ekskursoferton por ke la faka kaj labora
programo havu konvene grandan publikon. La vesperaj programoj, kiel ĉiam, ofertos abundajn
eblojn por distrado.
Pliaj programeroj:
Ĉi tiuj estas ankoraŭ planataj, sed ni aspiras oferti ion pri instruista trejnado, se ni havos
dezirantojn, precipe inter kubaj aŭ latinamerikaj kolegoj. Ekzamen-sesio simile aranĝeblas, se
anoncos sin kandidatoj. Pri ebloj por simpozio, oni esploras.
La livero-teamo:
Nia estrarano Julián Hernandez Angulo estos la prezidanto de la Loka Konferenca Komitato
(LKK), Marta Alonso Gutiérrez, la landa sekciestro, estos la vicprezidanto kaj Pedro
Fernández, Gonzálo Collantes kaj Yoandra Rodríguez estos la aliaj membroj. En kunsido de la
LKK de la 95a UK, ĉiuj konsentis ke Julián prezidos la LKK de la tri internaciaj eventoj: UK,
IJK kaj la ILEI-konferenco, por certigi kunordigon de la tri eventoj. La komisiito de ILEI por la
konferencaj preparoj estas Ana de Montesinos Gomis el Britio; aktive enpleksiĝas nia kasisto,
Julija Batrakova, kaj superrigardan respondecon havas la prezidanto.
Pri la lando:
Situanta meze de la Kariba Maro, la Respubliko de Kubo
estas arkipelago formata de la insulo granda, Kubo, plus
alia insulo nomata Isla de la Juventud (Insulo de
Junularo) kaj krome 4 195 insuloj kaj insuletoj kies totala
surfaco estas je 110 922 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas
longa kaj mallarĝa. La plej proksimaj landoj estas Haitio,
Usono, Jamajko kaj Meksiko. La vetero en Kubo ĉiam
estas kvazaŭ eterna somero pro ĝia klimato tropika, kies
averaĝa temperaturo jare estas je 25 gradoj celsiusoj.
La insula loĝantaro superas 11 milionojn kun ĉefurbo Havano, en la okcidenta regiono.La
oficiala kaj sola lingvo parolata estas la hispana.
Spektu 9-minutan filmon pri Kubo kun Esperanta komentario en la UEA-parto de Ipernity.
http://www.ipernity.com/doc/97850/5988676
Kotizoj:
Ni anoncas favoran pakaĵan oferton, konsiderante kion ĝi inkluzivas: ses tranoktojn en
bonkvalita hotelo, matenmanĝojn kaj vespermanĝojn ĉiutage, la konferencan programon,
plentagan ekskurson al Varadero kaj duontagan ekskurson, kaj transporton de kaj al Havano.
Periodo A-lande B-lande
Ĝis 15 feb, 2010 € 330 € 270
Ĝis 15 majo, 2010 € 400 € 350
Poste € 490 € 450
ILEI membroj kaj junuloj rajtas je forpreno de 15 EUR, atestitaj handikapuloj de 25 EUR. Se
oni nepre rezignas pri la du ekskursoj forpreneblas 25 EUR. Aldono por unu-lita ĉambro: 90
EUR, por bankedo (pluse al normala vespermanĝo): 20 EUR. Taga partopreno kun loĝigo kaj
manĝoj kostas € 65, sed tio ne inkluzivas la transporton al kaj de Havano kaj la ekskursojn.
La kotizo inkluzivas modestan solidarecan sumon (ĉ. 7 EUR) por faciligi la partoprenon de
kubaj kaj apudlandaj kolegoj; la aliĝilo donas al vi eblon subteni tion pli forte; ni kore
rekomendas tion al ĉiu, por ke nia konferenco povu esti vere internacia.
Pri la urbo Matanzas
Matanzas, [matansas] ofte nomata la Ateno de Kubo pro la frua kaj altnivela kultura kaj klera
etoso, ankau famas pro la plurnombraj pontoj, ĝia arkitekturo kaj muziko. Ĝi estas urbo
konstruita ĉe la maro, tuj malantaŭ granda haveno situanta je 42 km okcidente de Varadero kaj
je 120 km oriente de Havano.
Iama ĉefurbo de sukero kaj arto, la urbo Matanzas posedas vizitindajn lokojn kiel la teatro
Sauto [sauto], la katedralo Sankta Karlo, la Historia Muzeo kaj la parko Libertad, inter aliaj
belaĵoj. Ĝi estas ideala loko por ĝui la famajn rumbojn kaj aliajn tradiciajn muzikajn ĝenrojn.
Pri la Hotelo Islazul Canimao
Sur deklivo rondiranta la riveron Canimar [kanimar], navigebla tra kelkaj kilometroj, oni trovas
la hotelon Canimao [kanimao], ideala por ĝui kompletan feriadon meze de trankvila kaj natura
medio.
Ĝia proksimeco al la bela urbo Matanzas, en la samnoma provinco, ebligas al vizitantoj
ekskursi al diversaj kulture kaj historie tre interesaj lokoj, miri pri ties arkitekturo, ĝui la belan
havenon kaj promeni sur ĝiaj viglaj stratoj.
Oni povas ankaŭ viziti la faman banlokon Varadero kies natura beleco igas ĝin la plej
populara en Kubo. Aliaj turismejoj en la proksimeco estas La grotoj de Bellamar kaj la
kabaredo Tropicana Varadero, kiu proponas neforgeseblan vesperon per unika tipe kuba
spektaklo.
La hotelo Canimao disponas pri 158 komfortaj ĉambroj klimatizitaj, ĉiuj kun privata
necesejo kaj duŝo, radio kaj satelita TV, kun alekstera videbleco; restoracio, kafeterio, trinkejo,
nokta klubo, naĝejo, ludejo, masaĝ-ĉambro, reta servo, vendejo, monŝanĝejo, sekureca kaso
centrala, kunvenejo kaj parkejo.
Konklude
La hotelo Canimao ludos centran rolon en la konferenco, tiel ke ĉio estos konvene lokita.
ILEI prenis kontakton kun UEA por ke ilia flugoferto inkluzivu konvenajn flugojn por
konferencontoj. Ni laboras kun la loka organiza teamo, UEA kaj precipe ĝia Amerika
komisiono, por ke junaj instruistoj kaj aktivuloj el Kubo kaj najbaraj landoj havu eblon
partopreni en la konferenco kaj en paralelaj trejno-sesioj.
Unika semajno atendas vin!
Sept 24/Okt 5, 2009. SMG/AMG/LKK.

Komentoj

I have read your article for

I have read your article for a several times and I was impressed by it! It was very interesting so I shared it with my friends. Hope they will like it too.
Twins Baby Shower

Ĝia proksimeco al la bela

Ĝia proksimeco al la bela urbo Matanzas, en la samnoma provinco, ebligas al vizitantoj
ekskursi al diversaj security+ kulture kaj historie tre interesaj lokoj, miri pri ties arkitekturo, ĝui la belan
havenon kaj promeni sur ĝiaj viglaj stratoj. server+
Oni povas ankaŭ viziti la faman banlokon Varadero kies natura beleco igas ĝin la plej
populara en Kubo. Aliaj turismejoj en la proksimeco estas La grotoj de Bellamar kaj la sun certification
kabaredo Tropicana Varadero, kiu proponas neforgeseblan vesperon per unika tipe kuba
spektaklo.