La 6an kaj 7an de marto 2009 okazis en Havano la Unua Jarkunveno de KEA kaj la 26ª laborkunsido de la nacia komitato kiu arigis en la ĉefurba sidejo 40 geesperantistojn el diversaj regionoj de la insulo, precipe aktivulojn, estraranojn de KEA- filioj kaj komitatanojn.
La komitataj laborkunsidoj konsistigas tradician renkontiĝon kie la komitatanoj kaj reprezentantoj el diversaj regionoj pritraktas la jarraporton de la antaŭa jaro, analizas la financan situacion kaj elpensas novajn agadojn, planas taskojn kaj renkontiĝojn de la nova laborjaro.
La Jarkunveno de Kuba Esperanto-Asocio sesios la 6-an kaj 7-an de marto 2009 en Havano. Ĝi arigos aktivulojn kaj komitatanojn de KEA en plenkunsido kaj laborkunsidoj, kiuj pritraktos ĉefan temon: Esperanto en Kubo, nuntempo kaj perspektivoj! Kiel tradicie la Komitato de KEA analizos la faritan laboron de la jaro 2008 kaj farotan laborplanon 2009. Ankaŭ okazos aliaj kulturaj kaj klerigaj programeroj cele al plibonigo de la lingva nivelo de la kuba esperantistaro.