UK-2010

EDUKADO POR KULTURA PROKSIMIĜO

Unua Bulteno: 43a Konferenco de ILEI:
Neforgesebla semajno atendas vin en Kubo
Kiu memoras la juvelan konferencon de Hanabanilja en 1990 certe strebos partopreni la sekvan
ILEI-konferencon en 2010! Kiu ne memoras, partoprenu ĉiuokaze por ke ni kune konstruu tian
estontecon kian ni sopiras!
Konferenca urbo:
Matanzas
Konferencaj datoj:
Julio 11 (dimanĉo)
ĝis julio 17 (sabato), 2010
Konferenca temo:
Edukado por kultura proksimiĝo
La konferencejo estos la hotelo Canimao, kiu provizos la loĝigon kaj manĝojn por la

Kongresaj eventoj en Kubo

Alia internacia evento okazonta nialande de la 11ª ĝis 17ª de julio estas la 43-a ILEI-konferenco kiu arigos proksimume sesdekon da geinstruistoj de esperanto.
La konferenco okazos en la najbara provinco Matanzas en la hotelo Canimao, situanta ĉe bela regiono rande de la rivero Canimar kaj la konferenca temo estas “Edukado por interkultura proksimiĝo”.

UTILAJ INFORMOJ PRI KUBO KAJ HAVANO

Oficiala nomo: Respubliko Kubo. Ĉefurbo: Havano (2 400 000 loĝantoj).

Lokita ĉe la enirejo al la Meksika Golfo, meze de la Kariba Maro, Respubliko Kubo estas fakte insularo konsistigita de insuloj Kubo, Junulara Insulo (konsiderata speciala municipo) kaj 4 195 insuletoj kaj rifoj, kiuj sume formas surfacon de 110 992 km2. La plej proksimaj landoj estas Haitio, Usono, Jamajko kaj Meksiko.

Oficiala lingvo: Hispana. Ĝi estas la sola lingvo parolata tutlande.

Surfaco: 110,992 km2.

BONVENON AL KUBO! BONVENON AL HAVANO!

Respubliko Kubo estas insularo en okcidenta Karibio ĉe la enirejo al la Meksika Golfo, kiu konsistas el ĉirkaŭ 4 195 rifoj kaj insuletoj inter kiuj, la dua pli granda estas Insulo de Junularo. Situanta je distanco de 140 km de Bahamoj, 146 km de Jamajko, 180 km de Florido kaj 210 km el Cancún, Meksiko, insulo Kubo estas la plej granda el la tuta insularo kaj la plej granda el la Antiloj.

95ª UK 2010: Unua vizito de KKS al Kubo

De la 6ª ĝia la 12ª de septembro vizitis Kubon, sro. Clay Magalhaes. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA okaze de la preparlaboroj por la 95ª UK en Havano 2010.

Laŭ streĉa laborprogramo preparita de la kuba LKK prezidita de Julián Hernández, ankaŭ prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio, sro. Magalhaes kunsidis kun la vicministro de kulturo, Fernando Rojas kiu esprimis la volon kaj subtenon de la insulo por sukcesigi la kongreson en Havano.

Kubo: lando de la 95a Universala Kongreso

Populara frazo nuntempe uzata por konfirmi la belecon de la kuba insularo estas la jena:" Tiu ĉi estas la plej bela terpeco kiun homaj okuloj iam vidis."

Laŭ tekstas en la Taglibro pri navigado, estas sciate, ke tiun frazon elparolis Kristoforo Kolumbo kiam la unuan fojon li alvenis al Kubo, la 27an de oktobro 1492.

Abonrilata enhavo