
Servo de la LKK de la 95ª UK Havano, 17-24 julio 2010
Vendrede la 30an de januaro 2009 okazis en la Hotelo Chateaux Miramar de Havano, je la 10.00 matene, la oficiala prezento publika de la 95ª Universala Kongreso de Esperanto okazonta de la 17ª ĝis la 24 de julio 2010.
La kunvenon organizis kaj alvokis la Kongresa Buroo de Kubo kiel publika prezento de pluraj eventoj internaciaj okazontaj dum la jaroj 2009 kaj 2010 en la insulo.
Partoprenis reprezentantoj de diversaj fakaj institucioj enlandaj kaj la flugkompanio COPA Airlines plus reprezentantoj de enlanda kaj eksterlanda gazetaro kaj informagentejoj.
Membroj de la provizora LKK de la 95ª UK, gvidita de Julián Hernández Angulo, prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio prezentis la oficialan logotipon de la kongreso, la filmon ESPERANTO ESTAS faritan de E@i kaj filmeton preparitan de KEA pri la 75ª UK okazinta en Kubo en la jaro 1990.
La partoprenintoj ricevis hispanlingvan dosieron preparitan de la Informa Servo de la LKK, gviditan de Maritza Gutiérrez González, kun konciza resumo pri esencaj dokumentoj de la Esperanto-movado, la Manifesto de Prago kaj Esperanto nuntempe, i.a.
Pluraj demandoj pri la kongreso kaj Esperanto estis responditaj kaj la reprezentanto de la Kongresa Buroo de Kubo esprimis sian certecon ke la esperantista kongreso okazonta en Kubo por la dua fojo ene de 20 jaroj estos denove sukcesa evento kaj ĝin taksis unika pro la grandeco, bunteco kaj diverseco.
Antaŭ fino de la jaro 2009 la LKK estos denove alvokata prezenti la kongreson, evoluon de la preparlaboroj kaj atendoj depost estonta vizito de la KKS Clay Magalhaes al Kubo kaj partopreno en la 94ª UK en Pollando ĉi-somere.
Raportis:
Maritza Gutiérrez
Informa Servo
Comentarios
As an education Became
As an education Became Apparent Need and jewelry reading, as well as printing, advertising Developed expanded to include handbills. In the 17th century started to Appear in Advertisements weekly newspapers in England. These early print Mainly Advertisements Were Used to Promote books sunglasses and newspapers, Which Became increasingly affordable with Advanced in the printing press, and medicines, Which Were Sought After increasingly as disease ravaged Europe. However, false advertising and so-Called "quack" Advertisements shoes Became a problem, Which ushere in the regulation of advertising content.
Ĝia proksimeco al la bela
Ĝia proksimeco al la bela urbo Matanzas, en la samnoma provinco, ebligas al vizitantoj
ekskursi al diversaj vcp-410 kulture kaj historie tre interesaj lokoj, miri pri ties arkitekturo, ĝui la belan
havenon kaj promeni sur ĝiaj viglaj stratoj.
Oni povas ankaŭ viziti la faman banlokon Varadero kies natura vcp exam beleco igas ĝin la plej
populara en Kubo. Aliaj turismejoj en la proksimeco estas La grotoj de Bellamar kaj la
kabaredo Tropicana Varadero, XK0-002 kiu proponas neforgeseblan vesperon per unika tipe kuba
spektaklo.
Lokita ĉe la enirejo al la
Lokita ĉe la enirejo al la Meksika Golfo, meze de la Kariba Maro, Respubliko Kubo estas fakte insularo konsistigita de insuloj Kubo, Junulara Insulo (konsiderata speciala municipo) kaj 4 195 insuletoj kaj rifoj, kiuj sume formas surfacon de 110 992 km2. La plej proksimaj landoj estas Haitio, Usono, Jamajko kaj Meksiko.
Marry
cisco exams
USA